Mia kara amik' (исполнитель: Ĵomart kaj Nataŝa)

Muziko kaj vortoj de M.Povorin

Jen kiel domaĝe okazis 
(Tre oftas disiĝ' en la mond'): 
La trajno de l' viv' preterpasis, 
Kaŝiĝis post la horizont'. 
Sed vivos eterne muzik', 
Kaj varm' en kameno sufiĉos. 
Mia kara amik', mia fora amik', 
Vi [bad word]  kaj ni renkontiĝos. 

Somero de vi malproksimas 
Kun sia vivigenergi'. 
Pro tio ĉe vi nun kutimas 
La trista gastin' - nostalgi'. 
Kaj nove la neĝa lirik' 
Minore animon agordas. 
Mia kara amik', mia fora amik', 
Vi eltenos, mi scias, vi fortas. 

Tre gravas ja por ĉiu homo 
Atingo de alta etaĝ'. 
Kaj vojoj kondukas al Romo, 
Vi scias pri tiu ĉi saĝ'. 
Do, malgraŭ la viva komplik', 
Ne klinu la kapon senpove. 
Mia kara amik', mia fora amik', 
Ĝisatendu, ni kunos denove.
Послушать/Cкачать эту песню
Mp3 320kbps на стороннем сайте

Открытка с текстом :
Удобно отправить или распечатать
Создать открытку
У нас недавно искали песни:
Шакира шакира шакира  Нет я не стала  Woohoo  Мы бредем  Помнишь девочка  Ecstasy Tinashe 
О чем песня
Ĵomart kaj Nataŝa - Mia kara amik'?
2020 © Tekstovoi.Ru Тексты песен