Malgranda Miraklo (исполнитель: Ĵomart kaj Nataŝa)
© jomart.net (Vortoj kaj muziko de Ĵomart Amzeev) En mia hejmo loĝas delonge Malgranda miraklo Ŝi ĉiam ridetas, neniam mensogas Kaj ofte spektaklas. Kaj se mi havas malbonan humoron Kaj laca mi estas Kuracas min la mirakla aktoro En miraklaj vestoj. Miraklo kantetas malgajajn kantojn Se mi sopiras, Aû simple silentas apude sidante Se mankas inspiro. Ni ambaû ne ŝatas multe paroli Pri tagaj aferoj Kaj televidilon rigardi ne volas Ni ambaû vespere. Rf : Mi ĝuste ne scias de kie aperis Miraklo ĉarma. Sed kune kun ŝi aperis espero En mia ĉambro. Jes, pli facile por mi estas vivi Kun ŝiaj petoloj Mi trompas min, mi kredas naive Ke mi estas ne sola. Sed ĉiuvespere mi hejmen rapidas Kaj ĉiuvespere Mi timas ke iam ŝi diros - Adiaû! Kaj malaperos.