Tendoĉaro (Кибитка) (исполнитель: Paŭlo Moĵajev (Михаил Щербаков))

Forpasis ĉio jam kaj ne plu nin rilatas, 
Ekiras la roman' laŭ la romana ir'. 
Kuradas tendoĉar', voj' glatas, koro batas, 
Tremetas via spir', tremetas via spir'. 

Kaj vanos serĉa pen' de l' malamikoj fiaj — 
Fidinde kaŝis nin mallumo kaj [bad word] #39;, 
Ja ni videblas nun nur al okuloj Diaj, 
Sed, ŝajne, ankaŭ Di' nin ne bezonas plu. 

Kaj ie post la ĉar', trans polvo, trans mizero 
Postrestis la mirland' laŭ ies findecid', 
La celo estis ja fabelon fari vero — 
Tielis la decid', sed trois la rapid'. 

Kaj la fabelofin' rezultis tro [bad word]  
La intencita bon' transformis sin je l' mal'. 
Ho, refariĝu l' ver' pli bona, pli fabela! — 
Sed misas la destin', kaj fortas la fatal'... 

Kaj ni veturas plu, malĝojon superante, 
Kvazaŭ la tuta viv' ne venis al l' forstrek', 
Kvazaŭ dum l' tuta viv' ni vivis ne sciante, 
Kie sin kaŝas ver' kaj kio estas pek'. 

Kaj longas plu la voj', kaj la kvitiĝo foras, 
Foriras la dolor', alvenas la sopir'. 
Kaj nura sankta ver' por mi, pekant', valoras – 
L' aŭdebla en la nokt' sonad' de via spir'...
Послушать/Cкачать эту песню
Mp3 320kbps на стороннем сайте

Открытка с текстом :
Удобно отправить или распечатать
Создать открытку
У нас недавно искали песни:
No Barbie No Ken  Океан RADIO Пилар  Не муч меня  Реп аватар  Новосельцев олег  Тыгьужъыкъо  Анни лорак с первой улыбки  Друзья это такие люди девочка Лиана поёт реп 
О чем песня
Paŭlo Moĵajev (Михаил Щербаков) - Tendoĉaro (Кибитка)?
2020 © Tekstovoi.Ru Тексты песен