Valso por amikoj (исполнитель: Ĵomart kaj Nataŝa)
Ho, miaj amikoj sinceraj En vivo intensa mia Nur vi signifas ion Kaj ĉio alia - ĥimero Kaj ĉio alia ne gravas Kiam mi iu vespere Sentas min sola sur tero Nur miaj amikoj min savas Kiam vivo ne plu estas hela En Moskvo aû en Stokholmo Apogas min varmaj polmoj De miaj amikoj fidelaj Kiam post la problemoj senĉesaj Finfine mi havos feston Amikoj apude estos Por festi kun mi la sukceson Do dankon amikoj karaj Pro viaj sinceraj koroj Faritaj el pura oro Pro viaj animoj klaraj Vi estas mia fiero La granda atingo mia En mia intensa vivo Kaj ĉio alia - ĥimero.