La Fabela Rakonto Pri Milda Dudu Kaj La Malafabla Reĝo De Braĝujo (исполнитель: Guillaume Armide)

Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" [bad word]  [bad word] verda_karelio

Ri nomiĝis Dudu kaj loĝis en la forega lando Braĝujo. Ri estis milda kiel parasaŭrolofo. Per ria nura rigardo, ri kapablis ŝafidigi la plej [bad word] lupegon. Ri tute ne kapablis manĝi viandon. Ri diris: "La vegetaĵaro tute sufiĉe donacas al mi, por ke mi ne bezonu mortigi vivaĵojn."

Dudu ŝategis karesojn. Ri kaj riaj amikoj pasigis pli da tempo interkaresante ol interparolante. Sed malfeliĉe, multaj el riaj amikoj pereis pro la tro oftaj militoj, kiujn kondukis la reĝo de Braĝujo.

Pro tio, Dudu decidis studi sciencojn por elpensi ilon, maŝinon kapablan plimildigi la mondon.

Dudu studis kaj studadis senhalte.

Dudu daŭre studadu
Kuraĝe vadu tra la ĥaos'
Dudu digne ludadu
Moku pri la du- binda etos'
Dron- dron- igu la kadron
Igu kvadraton
Perfekta rond'
Don- don- donu la nordon
Kaj vian ordon al nia mond'

Post kelkaj jaroj Dudu trovis la solvon. Ri desegnis planojn de lasero, kiu havos la povon pacemigi ĉiujn homojn. Sufiĉos pafi iun ajn per ĝi por tuj forigi ĉiun perfortemon de tiu. La sekreto de tia povo estas, ke la laseroradio estos rozkolora.

Sed por [bad word] tian laseron, Dudu bezonis monon. Nu iam okazis, ke la reĝo de Braĝujo venis al Dudu kaj diris: "Mi bezonas laseron. Mi donos multegan monon al vi por ĝin [bad word]  Kaj ĉar ĝi utilos por mortigi ĉiujn miajn malamikojn, tiu lasero devos esti nigra. Hahaha!"

Dudu tute ne intencis akcepti. Tamen ri diris al la reĝo, ke ri bezonas tempon por pristudi la proponon.

Dudu pristudis kaj pristudadis senhalte.

Dudu daŭre studadu
Kuraĝe vadu tra la ĥaos'
Dudu digne ludadu
Moku pri la du- binda etos'
Dron- dron- igu la kadron
Igu kvadraton
Perfekta rond'
Don- don- donu la nordon
Kaj vian ordon al nia mond'

Post kelkaj tagoj Dudu trovis la solvon. Al la reĝo de Braĝujo ri diris: "Via timiga moŝto, mi akceptas vian proponon kaj [bad word] nigran laseron por vi. Kaj mi eĉ povas fari pli bone. Por pli facile surprizigi viajn malamikojn, mi [bad word] nevideblan laseron."

"Nevideblan?" demandis la reĝo "Ĉu ĝi ja povos esti kaj nigra kaj nevidebla?". "Jes ja!" respondis Dudu. "Imagu, ke mi nevidebligu vian kronon. Ĉu ĝi ne daŭre estos ora?"

La reĝo tre entuziasme jesis la proponon kaj donis la monon. Tiam Dudu ekstudis la teoriojn de la nevideblaj laseroj. Ria nova celo estis [bad word] nevideblan rozkoloran laseron.

Dudu studis kaj studadis senhalte.

Dudu daŭre studadu
Kuraĝe vadu tra la ĥaos'
Dudu digne ludadu
Moku pri la du- binda etos'
Dron- dron- igu la kadron
Igu kvadraton
Perfekta rond'
Don- don- donu la nordon
Kaj vian ordon al nia mond'

Post kelkaj monatoj Dudu estis [bad word] centojn, milojn da nevideblaj rozkoloraj laseroj kaj disdoninta ilin al la tuta militistaro de Braĝujo. Kelkaj semajnoj sufiĉis, por ke [bad word] ĉiuj malamikoj de Braĝujo: ili ĉiuj iĝis amikoj! Anstataŭ batalojn, oni organizis festojn kaj amkunsidojn.

Kiam la reĝo furiozege iris al Dudu por mortigi rin, Dudu pafis rin per sia plej forta rozkolora lasero. Subite, la reĝo enamiĝis pri Dudu kaj ekkaresis rin.

De tiam ili kun multaj karesemaj amikoj kunloĝas en la reĝa palaco. Kaj kiam ri ne estas okupita pro karesado, Dudu studas kaj studadas senhalte.

Dudu daŭre studadu
Kuraĝe vadu tra la ĥaos'
Dudu digne ludadu
Moku pri la du- binda etos'
Dron- dron- igu la kadron
Igu kvadraton
Perfekta rond'
Don- don- donu la nordon
Послушать/Cкачать эту песню
Mp3 320kbps на стороннем сайте

Открытка с текстом :
Удобно отправить или распечатать
Создать открытку
У нас недавно искали песни:
Асанов адлет 2014  СЛОВА ПЕСНИ ПОЛНОСТЬЮ  Ai de zheng hao  Voodoo after  Новела  Jesc 2013  Loc doq  AntiRespectFamily 
О чем песня
Guillaume Armide - La Fabela Rakonto Pri Milda Dudu Kaj La Malafabla Reĝo De Braĝujo?
2020 © Tekstovoi.Ru Тексты песен