La arboj silentas konfide (esperanto) (исполнитель: Неизвестен)
La arboj silentas konfide En nigro-vestita arbar'. Ĉe l' fajro varmiga jen stare, jen side Kunvenis en rond' amikar'. Sesio, praktiko, laboro, Kaj pensoj pri ĉiutagec' Forflugis momente el ĉies memoro, Kaj restis nur nia junec'. Somero – jam antaŭ forir'. Tendaro proksimas al fin'. Forpasis tagoj en fabelo. Kutima vivo kaptas nin. Rapidas senzorge la jaroj, Alvenos post ĝojo angor'. Sed tiuj ĉi bildoj, pasintaj kaj karaj Abundas en mia memor'. La voĉojn silent' pereigas, Forlasas la montojn somer'. Sed vivas la sent' kiu iam kunigas Amikojn dum fajra vesper'. Somero – jam antaŭ forir'. Tendaro proksimas al fin'. Forpasis tagoj en fabelo. Kutima vivo kaptas nin. Post horo senbride fluganta Vin prenos ĉefurba ekspres'. L' memoro prizorgos momentoj apartajn, Aliajn atendas forges'. Sur polva sennoma panelo Mi tenas vin mano en man'. Nur horo – por lasta vagado sencela, Rideto, senvorta rigard'. Somero – jam antaŭ forir'. Tendaro proksimas al fin'. Forpasis tagoj en fabelo. Kutima vivo kaptas nin.