Отсутствует (исполнитель: Неизвестен)
Jan Smit, Jan Smit sola regis Rodezion, kontraŭ vol’ de l’popol’ faris kaj aranĝis ĉion, sen en la densej’ jam ekflamis la rezisto, luktis nigra popol’ por la rajto de l’ekzisto. Refreno, 2-foje: Zimbabve, pa-ra-ra, Zimbabve, nigra popolo ĝojas tre (denove) Kaj la plej alta ĉef’ tiam [bad word] planon: por prezida posten’ tuj trovu ni lokanon. Se nigra muzel’ mem proklamos respublikon, jam lia aper’ kontentigos la publikon. Refreno Jen por la popol’ estas preta manifesto: ĉiu civitan’ marŝu al la granda festo. La [bad word] kun kares’ sin direktas al popolo: ni nun agos (jes!) nur laŭ la komuna volo! Refreno Jen mia promes’: baldaŭ fartos ni elite, ĉar ni kreskas (jes!) ne kvante, sed kvalite! La ĉef’ al progres’ jam ekhavis ardan amon, se li diros “jes!”, tuj ripetu vi la samon! Refreno Obe’ kaj kontent’ estas via sola devo, tion diras prezident’, nia pastro Muzorevo. La liber’ en la land’ tuj ekregos ekde nune. Hej, nigra loĝant, kial vi ne ĝojas kune?! (Nu, porkoj, tuj ĝoju!) Refreno