Ne, ne, ne (esperanto) (исполнитель: Oraj Kantoj)
Ne, ne, ne, mi veturas tuj al la land' Esperantuj', ĉar kunvenas post longa jar' en la arbaro amikar'. Estos bonega renkontiĝ', tondros la kantoj ĝis aŭror', tie okazos renaskiĝ' de miaj fortoj kaj humor'… Refreno Min ne timigas longa voj', estas malplena la monuj', en ĉiu jar' po unu foj' logas min land' Esperantuj'. Refreno Oni parolas: “pro l'agad' mi vagabondas por ĉiam'” - Tiel postulas la movad', mia esper' kaj mia am'. Refreno