Dancas en rememoroj (исполнитель: M.Koĉetkova, M.Kablukov)

Flugiloj de miraklaj pontoj,
En Neva akvo respegul'...
Kurantaj ien grizaj ondoj
de la insulo ĝis insul'...
Ĉu sonĝe aŭ nesonĝe estis:
nin prenis Moskva stacidom'
kaj ĉiu nia vivo restis
tre diste antaŭ punktokom'.

Ref.:
Dancas en rememoroj
kupr' kaj palaca plac'.
Dancas ĉielkolora
rava Vintra palac'...
En Petergofon nin invitis
kaskado granda kaj Samson'.
Desupre kiun kion vidis
Anĝel' trankvila de kolon'.
Jen kvar ĉevaloj, kvar simboloj -
Po du sur ponto trans river'.
Duop' humile fleksis kolojn,
Duopo luktas por liber'.

Kreita kontraŭ leĝ' natura
per viva oferpag' al Nord'
memoras fortikaĵa muro
dezirojn de rapida mort'.
Eterne tretas la serpenton
Rajdanto kupra per ĉeval'...
Humidamara Balta vento
invitas nin al kaja bal'.
Послушать/Cкачать эту песню
Mp3 320kbps на стороннем сайте

Открытка с текстом :
Удобно отправить или распечатать
Создать открытку
У нас недавно искали песни:
4atty aka Tilla  Ак 47 kill 2010  Вражда Мюзикл Ромео и Джульетта  Armenchik-qez  Jackie-o attack on titan  Азия махаббат аралы  Золотая Артем Татищевский feat Фиска Адвайта 
О чем песня
M.Koĉetkova, M.Kablukov - Dancas en rememoroj?
2020 © Tekstovoi.Ru Тексты песен