Отсутствует (исполнитель: Неизвестен)
Jen mi iras sub la ĉiel’ Nokte nigra, nenie estas stel’ For Alkoro kaj for Mizar’ For la Granda Ursin’ De l’ momento kiam mi vidis vin Mi navigas sen la stelar’ Ĝi okazis en mondkongres’ Mi ripozis de [bad word] kaj de stres’ En la kafejo de l’ junular’ Koro kiel glaci’ Kaj subite staris vi apud mi Vi belis plej sen ajna kompar’ Refreno: La fantoma lum’ Brilis en la nokto kiel sun’ La fantoma lum’ Ĝi blindigis min Frenezigis min Mi ne povas pensi plu Mi ne vidas ion ajn krom vi Sola nokto por sola kor’ En via sin’ forgesiĝis la angor’ Trans [bad word] kaj trans jarar’ Vi min tuŝis sen tim’ Sed nun vi estas for en la malproksim’ Mi atendos ĝis Januar’ La fantoma lum’ Brilis en la nokto kiel sun’ La fantoma lum’ Ĝi blindigis min Refreno Jen mi iras sub la ĉiel’ Nokte nigra, nenie estas stel’ For Alkoro kaj for Mizar’ For la Granda Ursin’