Tridek tri bovinoj (33 коровы) (исполнитель: Paŭlo Moĵajev)
Meze de urbego ia Sen eĉ plej malgranda plant' Loĝis la poet' genia, Inspirplena vers-rimant'. Ĉion rimis li kaj fine Lin lacigis poezi', Kaj somere en kamparon, Por plenumi san-riparon Estis forsendita li. Refreno: Tridek tri bovinoj, Tridek tri bovinoj, Tridek tri bovinoj - Nova vers-redakt'! Tridek tri bovinoj, Venis vers' al fino Freŝa, kvazaŭ ĵus melkita lakt'! Vekiĝadis li tre [bad word] - Je la kvina sen erar', Kaj versaĵojn novajn flue Prezentadis al bovar'. Fine de somero suna Ege kreskis la poet' - Ja severa lakt-dieto Tre utilas por poeto, Se li estas nur knabet'! Refreno.