Nokto ploras (Vladimir Soroka) (исполнитель: Oraj kantoj)
Muziko k vortoj - Vladimir Soroka Mi ne plendas al la sorto - vi ne pensu. Plendi pri feliĉ' apenaŭ estas senco. Kiel varme via bela voĉo sonas. Kaj surstrate ploras nokto - nokto ploras. Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ. En okuloj viaj bluaj miaj dronas. Kaj surstrate ploras nokto - nokto ploras. Restas preskaŭ jam neniom ĝis mateno. Kaj l'aŭroro ŝiros inter ni fadenon. Nian solan nokton ĉiam mi memoros. En fenestron batas pluvo - nokto ploras.