Отсутствует (исполнитель: Неизвестен)
Hirte flirte flugas haroj,
siblas vintra vent'...
Morde torde ŝiras koron
larmoj kaj la sent'...
Kant' patrina plore sonas,
dormas filo en lulil'...
Noktripozon por li donas
sono' infana en trankvil'...
"Baju, baju, bajuŝki...
Dormu sonĝe, dormu vi...
Ĝemo, ploro kaj dolor'
flugu for de via kor'!
Baju... baju... bajuŝki...
Dormu filo, dormu vi!"
[bad word] skue blekas vento,
knaras ligna dom'...
Ĝeme treme sin forkaŝas
besto kaj la hom'...
Vent' alportas sangan krion
tra l' glacia neĝa val'...
Lastaspire petas Dion
preĝ' de l' patro en batal'...
"Baju, baju, bajuŝki...
Ho, fileto, dormu vi...
Kri' de l' morto, son' de l' plor'
flugu for de via kor'!
Baju... baju... bajuŝki...
dormu filo, dormu vi!"
[bad word] krude fremdaj homoj
venas el insid'...
Trompe rompe sangtriumfe
venkas la perfid'...
Kant' patrina plore sonas,
dormas filo en lulil'...
Tran pacon por li donas
sort' de l' patro en trankvil'...
"Baju, baju, bajuŝki...
Koro mia, filo, vi...
Anĝeleto, pala roz'
dormu pace en ripoz'!
Baju... baju... bajuŝki
dormu nur eterne vi!..."