Povus esti simple (исполнитель: Persone)
Ĉe kafeja tablo kaj glasoj da bier' Ĵetas ni la vortojn kiel sablon tra l' aer' Provas mi diveni per geomanci' Sed la sablaj vortfiguroj nur rakontas tion ĉi: Refreno: Mi ŝatas ŝin (jes, mi scias) Ŝi ŝatas min (tiel ŝajnas) Povus esti simple, sed estas ne Hejmen en la nokto, [bad word] teregal' La vero kaŝas sin malantaŭ la parolvual' Se vortoj ne rivelos la enigmon de l' futur' Mi en la tefolioj serĉos gvidon de aŭgur' Refreno Iam kvazaŭ marionet' Dancis aĵura siluet' Je la tria horo ŝi jam iras for Restas sola mi kun akompano de aŭror' Ĉu mi ŝin revidos, mi demandas al la sun' Ĉu en ŝia koro min atendas la fortun'? Refreno